La monda klimato

La klimato sxangxas cxiam, sed dum cxirkaux la lastaj du jarcentoj ni perturbas la klimaton supre la natura vario. Tio estas grava problemo kaj ni devas fari ion kontraux tio. Kompreneble oni bezonas gxustan informon. Bona angla retejo estas Real Climate en kiu klimatscientistoj provas korekte transdoni informon pri la klimato al la scienca publiko kaj ankaux la gxenerala publiko. Cxi tiu retejo ne estas kaj versxajne ne estos kiel tiu retejo. Tamen mi esperas ke mi povas helpi doni iom da informo plu al la esperantistoj kaj la publiko gxenerala per cxi tiu retejo.

Sube mi algluas kelkajn skribajxojn aferkoncernajn de mia reta loglibro.


Skribajxoj

Problemoj de modeli

(skribita 14an novembron de 2010)

Modeloj estas uzata por proksimume priskribi la veran mondon. Tio eblas por specifaj situacioj sed nur kvalite. Multfoje modelojn oni uzas por kvantecaj celoj kiel klimatprognozoj. Tamen tio ne eblas, ĉar la mondo estas tro komplika por kvantece modeli ĝin. Mi priskribos kelkajn ekzemplojn kaj poste konkludos.

En 1992 la fiŝoj moruoj preskaŭ tute malaperis en la Grandaj Sablobenkoj de Teranovo (Grand Banks of Newfoundland). La kialo estas ke modeluloj de kanada estraro konstatis ke nenio okazus se oni konfirmiĝus al certaj randkondiĉioj (maksimuma fiŝkapto). Ili eraris kaj pro ĉi tio la plej grava loko por moruoj transformiĝis en malplenfiŝita loko, tio estas moruoj preskaŭ malaperis. Laŭ Pilkey (bonvolu legi useless arithmetic, 2007) la kialo estas duobla: unue modeloj ne estas por prognozi estonton, kaj due la premo kaj nescio de politiko rezultas en malĝustaj randkondicioj por la modelo kaj malĝusta interpretado.

Mi realigis modeli aluminion en bioterĥemia oceano-modelo. Tiu substanco gravas por la silicio-ciklo kaj tiu ciklo gravas por la karbonciklo kaj do por la klimato. Tial modeli aluminion en tia modelo (kaj finfine en ia tutmonda klimatmodelo) povas esti aferkoncerna. Sed kiel aferkoncerna? Tio dependas. Mi realigis tiun modelon por eltrovi kiel aluminio funkcias en la oceano kaj ĉu aluminio havas signifan efikon je la silicio-ciklo. Tio estas tio; mi ne supozas ke mi eltrovos multe pli scion kun ĉi tiu modelo. Kompreneble aliaj sciencistoj povas uzi miajn rezultojn kaj mian modelon por konfirmi miajn rezultojn aŭ trovi novajn rezultojn. Eble oni povas uzi la modelon por eltrovi ĉu la efiko de funkcio de aluminio estas signifa por la karbonciklo kaj la tutmonda klimato. Sed ne plu.

Tamen sciencistoj volas plu aŭ almenaŭ faras plu. Ili volas prognozi la estonton kaj pro tio ili volas inkludi ĉio aferkoncerna por la klimato. Se aluminio montriĝos aferkoncerna, tio kompreneble devas ensorbiĝi en la tutmonda klimatmodelo. Tio signifas, unue ni havis klimatmodelon kiu ne donas la ĝustajn rezultojn al ni, sed kun la aluminio la klimatmodelo ja donas la ĝustajn rezultojn. Tre bone, ĉu ne? Ne, kompreneble aluminio ne estas la sola aferkoncerna substanco kion ni klimatsciencistoj forgesis. Regule ni trovas spacojn aŭ eraretojn en nia scio de la klimato kaj ni devas plibonigi nian scion, kaj ni ankaŭ devas plibonigi niajn modelojn de la klimato. Do ni devus antaŭvidi ke la plej nova klimatmodelo ne estas sufiĉe apud la realo por prognozi la estontan klimaton.

Tio eĉ ne estas la tuta problemo kun kvantecaj modeloj. Estas malfacile modeli la realon. Mia realigo de aluminio en la bioterĥemia modelo estas simpla modelo kiu ja priskribas la koncentriĝon de aluminio en la oceano plimalpli ĝusta, sed tio ne signifas ke la modelo estas ĝusta. Eble la kuplo kun la karbonciklo ne funkcias bone aŭ la hodiaŭa aluminiomodelo ne funkcias ĝuste en estonta klimato k.t.p.. Plej ofte tiuj argumentoj estas validaj por aliaj modeloj (ekzemple la fluado de oceano, aero, ĥemio de aero, solida tero, arbaroj, oceanglacio k.t.p.). Simple dirita: modelo ne estas realo.

Eĉ se la modelo estus ĝusta, la politiko nur pensas pri profito por la mallonga tempo. Ili subtile premas sciencistoj por eltrovi la solvon oportunan por la mona profito. Kaj se la sciencistoj diras ion maloportunan, la politikistoj ignoras tion.

La publiko ĝenerale scias pri la politika ludaĉo, sed ne scias pri la aliajn problemojn de klimatscienco mem. La konkludo ke ni devas ĉesi elpuŝi karbonduoksigenon estas tute klara. La problemo estas ke la politiko ne volas aŭdi tiajn vortojn. Ili propre ne volas aŭdi pri la granda problemo, sed se ili aŭskultas, ili volas ricevi akuratajn numerojn. Ili volas scii kiom da CO2 ni povus elpuŝi sen klimata katastrofo, kaj kiom da fiŝoj ni povus kapti sen kolapso de fiŝspecio. Tio ne eblas. Tio simple ne eblas kaj ĉiuj sciencistoj kiuj diras ke tio eblas kun modeloj mensogas aŭ nescias. Oni povas uzi modelojn nur por kompreni ian specifan parton de klimato, nur en kvalita maniero. Certe ni ne povas prognozi la estonto.